Subtenu Amikumu!

Kampanjo finiĝos la 6-an de februaro!

Dum kronvirusa tempo, esperantistaj kongresoj plejparte ne okazas. Tio malfaciligis al ni vivteni Amikumu. Ni petas vian helpon: aliĝu kiel ora membreco aŭ donacu membrecon al alia Amikumano! Mi certas, ke vi aŭ viaj amikoj ĝuos la kromajn povojn, kiujn donas ora membreco kaj ĝojos scii, ke via kontribuo helpos la sistemon pluvivi.

Simple pagu per la formularo sube kaj se vi volas donaci, poste sendu al [email protected] mesaĝon kun temo "Donaco por ..." kaj skribu al kiu retpoŝtadreso ni donacu ĝin kaj ni zorgos pri ĉio alia!

Post 6 jaroj da laborado, Amikumu petas vian helpon sekurigi sian financan fundamenton. Tio certigos, ke nia servo daŭros longe estontecen. Se vi estas senpaga membro, ni kuraĝigas al vi kontribui al Amikumu nun, tiel helpante kreski nian komunumon kaj plufunkciigi niajn servilojn. Nia celo estas 500 novaj oraj membroj. Jen nia ĝisnuna progreso:

123 el 500 novaj oraj membroj

 

Subtenu Amikumu nun!

Amikumu helpas al vi konektiĝi kun lokaj kaj travojĝantaj esperantistoj.

Kion mi ricevos?

Se vi mendas hodiaŭ, vi ricevos oran membrecon kun 20% rabato!

Kion tio inkluzivas?

  • neniam spertu reklamon
  • private uzu la apon dum vi estas nevidebla al aliaj
  • planu viajn vojaĝojn anticipe kaj amikiĝu kun alilandanoj per nia virtuala teleporta funkcio ien ajn en la mondo
  • elstariĝu en la apuda listo per ora ŝildeto
  • sciu, ke via kontribuo kreskos la komunumon kaj plufunkciigas niajn servilojn

Do, kion vi atendas?
Oriĝu hodiaŭ! [Vi ankaŭ povas aĉeti ĝin rekte en la apo se vi preferas.]

20% rabato de via ora membreco nun!